LaPingvino

La persona blogo de Joop Kiefte

This address has hosted a Friendica instance before, an earlier translated version of Writefreely, a version of GoToSocial and now it's back to Writefreely.

I really like WriteFreely and unfortunately GoToSocial doesn't really provide me yet what I am looking for with that software: a good alternative to Mastodon that doesn't blow up my server. I think it will get there though...

I also really liked Friendica but I think it's getting a bit old by now and I think I had some issues with it?

Either way it's very much worth it to run your own version of a long form federated blog platform, and WriteFreely does that pretty well. I'm just a bit sad that it doesn't incorporate more social options, I suspect it might in the future...

Post pli-malpli horo ĉe mi komenciĝos la nova Bahaa jaro, Naw-Rúz. Kaj dum ĉiuj sidas hejme por izoligi sin unu de la alia, mi estas precipe ĝoja pri multaj aferoj kiuj ebligos al ni novan pli belan mondon. Mi faru liston da aferoj pri kiuj mi ĝojas:

  • Post longa tempo da pravaj kritikoj pri Steemit, en malpli ol 24 horoj lanĉiĝos ĝia nova forko/klono nomata Hive kiu solvas la problemojn kiujn oni vidis pri tio. Sekvu ĝin ĉe https://hive.io kaj https://hive.blog. Tiu lasta por nun ankoraŭ funkcias per la Steem-blokĉeno sed je la lanĉo funkcios per la nova Hive-blokĉeno, kiu estas esence la sama sed kun forigo de la potenco-malekvilibro kiun ni havis ĝis nun.
  • Ĉi tiu kopiata blokĉeno nun ankaŭ havas komunumojn! Pli kaj pli verŝajnas ke ni plene povos anstataŭi Facebook per sistemo plene necentra.
  • Filecoin, la sistemo kiu ebligos al ĉiuj pagi necentre por havi konservospacon en IPFS, jam estas en Testnet kaj verŝajne baldaŭ plene lanĉiĝos. Kombine kun Hive tio signifas ke oni havas ĉion necesan por plene sen dependi de entreprenoj povi lanĉi nubecajn servojn.
  • La virusa efiko puŝas al adoptado de rimedoj kiujn ni vere bezonos por daŭrigeble povi vivi en ĉi tiu mondo, rilate al hejma laborado, personaj financoj kaj, ironie, plifortigado de sociaj konektoj.
  • Ankaŭ kiel efiko de la viruso ni vidas ke la mondo komencas farti multe pli bone. Multaj malpuriĝoj malaperas, kaj mi imagas ke eble ĉi tio povas esti bona unua paŝo por solvi tutmondan varmiĝon.

Mi deziras al vi ĉion plej bonan en la nova jaro, restu sana kaj espereble ni baldaŭ denove povu sentime rondiri en la mondo!