interskri.be

Privateco-politiko

Last updated March 15, 2020

WriteFreely, la programo kiu funkciigas interskri.be, de si mem provas laŭeble protekti vian privatecon.

Ĝi petas laŭeble malplej multe da personaj informoj, eĉ ne retpoŝtadreso necesas por aliĝi. Se vi tamen enmetas ĝin, ĝi estas ĉifrite konservita en la datumbazo. La konta pasvorto estas “dishakita kun salo” en la datumbazo.

Protokoloj pri kio okazas en la servilo ekzistas, kaj necesas kuketoj por lasi vin ensalutinta en via konto.

Ĉi tiun servilon ruligas @lapingvino, kaj la fakta privateco dependas kompreneble de li. Se vi volas garantii vian propran privatecon plej bone, estas bone mem starigi servilon per WriteFreely.