iompostiom.net

Labori pri pli bona mondo

Do, mi havas bonan kaj malbonan novaĵon rilate al miaj ideoj pri iompostiom.net. La bona novaĵo estas ke revo mia ŝajnas pli kaj pli proksima: la eblo komunume fakte labori pri novaĵretejo sen dependi de unu centra sistemo. Mi jam testis pri tio unue per Steemit, kaj ŝajnas ke Steemit efektive nun povos fari tion, per la komunumo-funkcio kiun ĝi nun havas.

La malbona novaĵo estas ke Steemit Inc., la entrepreno kiu okupiĝis pri la retejo, estas aĉetita kaj estas planoj por transigi la tuton al TRON. Tio ne nepre estas malbona afero, sed grava danĝero estus neceso refari la tutan ekosistemon de Steemit, ĉiujn aplikaĵojn kiuj dependas je ĝi. Feliĉe estas blokĉeno kaj ne estas en la manoj de la entrepreno. Nun estas parolado inter la komunumo kaj la entrepreno por vidi kien ni iros. Mi supozas ke fine la aferoj bone solviĝos, ankaŭ parte ĉar ŝajnas ke la nova posedanto kvankam ankoraŭ ne tre scia pri Steemit ja emas labori kun la komunumo, kaj la antaŭa posedanto ĝenerale ne estis freneze ŝatata...

Kiel ajn, ne necesas dependi de io ajn de Steemit por povi partopreni en ĝi, iru ekzemple al SteemPeak por partopreni tute same en la reto, aŭ uzu unu el la aplikaĵoj (ili bedaŭrinde ĝis nun ankoraŭ ne havas la saman komunumo-funkciadon). Por partopreni en la Esperanto-komunumo kiun mi ĵus faris vi povas iri ĉi tien. Se la aferoj bone funkcias kun tio, mi eble rigardos kion mi faros kun tio rilate al iompostiom.net

Certe la estonteco estas nekredeble interesa!

Ĉi tiu domajnnomo vidis multe da diversaj provoj starigi ion, sed precipe estas simbolo de mia inkliniĝo iom post iom labori pri pli bona mondo. Verŝajne multe da miaj provoj almenaŭ unue ne bone funkcias, sed certe iom post iom ni venas pli proksime al la aferoj kiujn ni imagas.

Unu el miaj ĉefaj imagoj pri iompostiom.net ĉiam estis ia formo de novaĵretejo. Mi mem ne havas tempon aŭ ĵurnalismajn kapablojn por tion taŭge efektivigi, sed mi ankaŭ devas observi ke ekzistanta ĵurnalismo estas pli malhelpa ol helpa, do mi vidu tion kiel instigo por trankvile trovi novajn manierojn por vere helpi informi unu la alian, kaj ne maltrankvilige sen komunumo. Se vi havas ideojn, ne hezitu fari konton en interskri.be kaj verki novan mesaĝon en publika blogo kun #iompostiom por ke mi povu ĝin retrovi.