interskri.be

Bonvenon!

Legu ĉi tie la lastajn afiŝojn de interskri.be.

de LaPingvino

Post pli-malpli horo ĉe mi komenciĝos la nova Bahaa jaro, Naw-Rúz. Kaj dum ĉiuj sidas hejme por izoligi sin unu de la alia, mi estas precipe ĝoja pri multaj aferoj kiuj ebligos al ni novan pli belan mondon. Mi faru liston da aferoj pri kiuj mi ĝojas:

  • Post longa tempo da pravaj kritikoj pri Steemit, en malpli ol 24 horoj lanĉiĝos ĝia nova forko/klono nomata Hive kiu solvas la problemojn kiujn oni vidis pri tio. Sekvu ĝin ĉe https://hive.io kaj https://hive.blog. Tiu lasta por nun ankoraŭ funkcias per la Steem-blokĉeno sed je la lanĉo funkcios per la nova Hive-blokĉeno, kiu estas esence la sama sed kun forigo de la potenco-malekvilibro kiun ni havis ĝis nun.
  • Ĉi tiu kopiata blokĉeno nun ankaŭ havas komunumojn! Pli kaj pli verŝajnas ke ni plene povos anstataŭi Facebook per sistemo plene necentra.
  • Filecoin, la sistemo kiu ebligos al ĉiuj pagi necentre por havi konservospacon en IPFS, jam estas en Testnet kaj verŝajne baldaŭ plene lanĉiĝos. Kombine kun Hive tio signifas ke oni havas ĉion necesan por plene sen dependi de entreprenoj povi lanĉi nubecajn servojn.
  • La virusa efiko puŝas al adoptado de rimedoj kiujn ni vere bezonos por daŭrigeble povi vivi en ĉi tiu mondo, rilate al hejma laborado, personaj financoj kaj, ironie, plifortigado de sociaj konektoj.
  • Ankaŭ kiel efiko de la viruso ni vidas ke la mondo komencas farti multe pli bone. Multaj malpuriĝoj malaperas, kaj mi imagas ke eble ĉi tio povas esti bona unua paŝo por solvi tutmondan varmiĝon.

Mi deziras al vi ĉion plej bonan en la nova jaro, restu sana kaj espereble ni baldaŭ denove povu sentime rondiri en la mondo!

 
Legu pli...

de iompostiom.net

Do, mi havas bonan kaj malbonan novaĵon rilate al miaj ideoj pri iompostiom.net. La bona novaĵo estas ke revo mia ŝajnas pli kaj pli proksima: la eblo komunume fakte labori pri novaĵretejo sen dependi de unu centra sistemo. Mi jam testis pri tio unue per Steemit, kaj ŝajnas ke Steemit efektive nun povos fari tion, per la komunumo-funkcio kiun ĝi nun havas.

La malbona novaĵo estas ke Steemit Inc., la entrepreno kiu okupiĝis pri la retejo, estas aĉetita kaj estas planoj por transigi la tuton al TRON. Tio ne nepre estas malbona afero, sed grava danĝero estus neceso refari la tutan ekosistemon de Steemit, ĉiujn aplikaĵojn kiuj dependas je ĝi. Feliĉe estas blokĉeno kaj ne estas en la manoj de la entrepreno. Nun estas parolado inter la komunumo kaj la entrepreno por vidi kien ni iros. Mi supozas ke fine la aferoj bone solviĝos, ankaŭ parte ĉar ŝajnas ke la nova posedanto kvankam ankoraŭ ne tre scia pri Steemit ja emas labori kun la komunumo, kaj la antaŭa posedanto ĝenerale ne estis freneze ŝatata...

Kiel ajn, ne necesas dependi de io ajn de Steemit por povi partopreni en ĝi, iru ekzemple al SteemPeak por partopreni tute same en la reto, aŭ uzu unu el la aplikaĵoj (ili bedaŭrinde ĝis nun ankoraŭ ne havas la saman komunumo-funkciadon). Por partopreni en la Esperanto-komunumo kiun mi ĵus faris vi povas iri ĉi tien. Se la aferoj bone funkcias kun tio, mi eble rigardos kion mi faros kun tio rilate al iompostiom.net

Certe la estonteco estas nekredeble interesa!

 
Legu pli...

de iompostiom.net

Ĉi tiu domajnnomo vidis multe da diversaj provoj starigi ion, sed precipe estas simbolo de mia inkliniĝo iom post iom labori pri pli bona mondo. Verŝajne multe da miaj provoj almenaŭ unue ne bone funkcias, sed certe iom post iom ni venas pli proksime al la aferoj kiujn ni imagas.

Unu el miaj ĉefaj imagoj pri iompostiom.net ĉiam estis ia formo de novaĵretejo. Mi mem ne havas tempon aŭ ĵurnalismajn kapablojn por tion taŭge efektivigi, sed mi ankaŭ devas observi ke ekzistanta ĵurnalismo estas pli malhelpa ol helpa, do mi vidu tion kiel instigo por trankvile trovi novajn manierojn por vere helpi informi unu la alian, kaj ne maltrankvilige sen komunumo. Se vi havas ideojn, ne hezitu fari konton en interskri.be kaj verki novan mesaĝon en publika blogo kun #iompostiom por ke mi povu ĝin retrovi.

 
Legu pli...

de LaPingvino

Jen mi ĵus tradukis WriteFreely kaj ĉi tio nun esence povas funkcii kiel mia persona blogejo. Des pli mojose, la legilo en ĉi tiu blogo povas funkcii kiel blogaro por Esperantistoj, kaj des pli mojose ankoraŭ, vi povas mem instali WriteFreely en via servilo kun mia traduko, eble kontribui al la traduko, kaj tiel krei Esperantan blogaron pli vastan per ĉi tiu programaro.

Por la uzantoj de Mastodon kaj similaj retejoj, ĉi tiu blogaro kunlaboras kun la federacia reto, kaj do ebligas ke vi kunhavigu blogafiŝojn el ĝi al viaj amikoj en la federaciaj retoj. Tamen malkiel en Mastodon kaj simile, vi povas verki multe pli longe en WriteFreely. Mi esperas ke ĉi tiu blogejo plaĉu al vi! Atentu ke mi povas eksperimenti pri interskri.be mem, do ofte faru sekurkopion kaj ne imagu ke ĉi tiu ĉiam restu ĉi tie. Sed se la rezulto estas kontentiga, kial ne?

 
Legu pli...